CttuMn&
N-RO 3 INFORMILO PRI ETNAJ PROBLEMOJ 05. 02. 1973
Tiu ĉi numero enhavas informojn
pri jenaj etnaj grupoj:
- 2 -
KIMRIO
if
fine de 1972
Estus pretendeme provi resumi sur nia malgranda spaco la komplikan situacion de nia
lando hodiaŭ, kaj prezenti ĝin kiel precizan takson. La plej ekvilibra raporto venus el
la plumo de simpatia fremdulo loĝanta inter ni, ĉar ni, kiel kimreparolantaj enloĝantoj,
foje povas nur malfacile recenzi nian hejmlandon objektive. Ni estas devigitaj diri kun
Karel Capek, ĉeĥa verkisto kaj filozofo: ”Cio, kion la mondo donis al mi, venis per viaj
manoj ... vi loĝas en mi kiel mi loĝadis en vi.”
La kimreparolanta kimro konstatas, ekde la iulilo, ke ii estas membro de minoritata
grupo en sia propra hejmlando. (Ni estas 650.000 el 2.500.000.) Multaj faktoroj kon-
tribuis al ĉi tiu neenviinda stato, el kiuj ne malgrava estis la influo de eduka sistemo
entute anglalingva. Tiu sistemo celis krei senton de honto en la kimra infano aŭdante
paroli sian gepatran lingvon kaj certigis ke fine de la lerneja kariero la infano pose-
dis bonegan scion pri la mirindaj venkoj fare de Anglio, dum ĝi restis tute senscia pri
la historio, kulturo kaj tradicioj de sia hejmlando. La sola kontakto kun la kimra, eks-
ter la familia hejmo, konsistis el la diservoj, "dimanĉa lernejo” kaj dumsemajnaj ren-
kontiĝoj en la kapelo, kaj pro tio ni devos resti eterne dankemaj al nia prapatroj en ia
nekonformisma eklezio, sen kiuj la kimra lingvo certe estus mortinta jam antaŭ la ko-
menciĝo de la pasinta jarcento.
Estas nenia dubo ke la plivastigita instruado de la kimra en ĉiuj lernejoj kaj la kreo
de multaj lernejoj kaj unuagradaj kaj duagradaj tute kimralingvaj kontribuis grandskale
al Ia reviviĝo de interesiĝo pri nia lingvo, kiun ni atestis dum la lastaj jaroj. Tamen, nia
denaska soifo por scio kaj speciale por altnivela edukado nerekte helpis fosi tombon
por nia lingvo. Car la nia estas nur rnalgranda nacio, ni ne kapablas provizi sufiĉe da
laboro por niaj multnombraj diplomitoj kaj instruistoj. Rezulte multaj estas pelataj
trans la landlimon en Anglion, kie kelkaj fine edziĝas kaj starigas siajn hejmojn. Es-
tas neordinare se la kimra lingvo postvivas la duan generacion naskitan en ekzilo.
Feliĉe, kreskanta nombro da abiturientoj nuntempe elektas teknikan edukon aŭ ler-
noservon prefere ol konsideri la universitaton aŭ porinstruistan seminarion kiel ian
Mekkon kien ĉiu konscienca kimro devus sin turni. Ni povas nur esperi ke la kvalifiki-
taj teknikistoj estontece povos trovi taŭgan laboron.
Antaŭ iom pli ol 10 jaroj (do, en 1962) ”Cymdeithas yr laith” (Kimralingva Societo)
estis fondita fare de homgrupo el ĉiaj sociaj tavoloj. Tiuj malkontentiĝis pro la mal-
rapida progreso en la praktika efektivigo de la proponoj de la raporto Hughes-Parry,
kiu rekomendis dulingvan Kimrion, kaj ili decidis pri obstina tuja agado. Ili opiniis ke
eĉ ”Plaid Cymru” (Kimra Naciista Partio) nesufiĉe vigle kondamnis instituciojn kiel
ekz. la ŝtatoficistaron, kiu tiam estis komplete angligita. Iliaj postuloj estis multegaj,
sed ili postulis nenion alian krom la agnoskitaj rajtoj de ĉiu alia dulingva lando.
Ili petis dulingvajn vojmontrilojn, dulingvajn formularojn ĉiuspecajn kaj lastatempe apar-
- 3 -
tan radian kaj televidan kanalojn nuren la kimra. Ili elmontris permanifestacioj kaj rek-
ta agado ke ili ne pretas atendi plurajn jarojn aŭ eĉ monatojn por la efektivigo de tiuj
postuloj. Malgrau severaj kaj kelkfoje pravaj kritikoj pri iliaj metodoj fare de multaj
aliaj kimroj, ili elmontris kaj daŭre elmontras pretecon fronti tribunaiojn (kondiĉe ke la
proceso estas nur kimralingva) kaj pasigi tempon en malliberejo kaj eĉ suferi postan
senlaborecon en la lukto por tio kion ili konsideras esti niaj rajtoj kiel kimralingvaj ci-
vitanoj en la propra iando.
La Kimralingva Societo aktive kontraŭas la aĉeton, je nekredeble altaj prezoj, de kim-
raj dometoj por ferioj kaj semajnfinoj de anglaj familioj, el kiuj la plimulto neniel dezi-
ras lerni nian lingvon kaj malmulte respektas nian vivmanieron. Feliĉe ekzistas pluraj
laŭdindaj esceptoj.
Estus erare supozi ke ĉiu kimra naciisto kaj ĉiuj membroj de la Kimralingva Societo
kontraŭas la anglojn kaj ĉion kion tiuj reprezentas. Ni deziras nur ke ĉiu novaiveninto
en nia lando - dum li konservas sian speciaian individuecon - estu preta partopreni
iugrade en nia kulturo prefere ol trudi sian lingvon kaj siajn morojn al ni kvazaŭ per
dia rajto. Ni komprenas, tamen, ke la gardado de nia lingvo kaj de ĉio kimra fine ku-
ŝas en niaj manoj kaj pli precize en niaj hejmoj. Vojmontriloj dulingvaj ĉie (jus atingita
sukceso) kaj dulingvaj formularoj nenion valoras, se niaj infanoj kaj genepoj elektas
ludi, legi kaj adori dion en la angla.
Spite al ĉiuj klopodoj kontraŭaj, ĉe granda proporcio el nia popolo ekzistas kredo ke
ĉio angla estas ie! supera, ĉu temas pri edukado. distraĵojj aŭ eĉ produktoj. Gis kiam
tiu sinteno estos iom ŝanĝita, ni restos dividita socio, kaj neniam efektiviĝos la revo
naciista pri Kimrio kiu, estante sendependa memrespektema klera nacio, povos preni
sian ĝustan lokon apud ĉiuj aliaj malgrandaj nacioj de la mondo. En sia romano ”Wyth-
nos yng Nghymru Fydd” (Semajno en estonta Kimrio) lslwyn Ffowe Elis prezentas al
ni du absolute kontrastajn portretojn pri la ebla estonta Kimrio: okcidenta Anglio aŭ
Kimrio, nacio memrajta. La elekto estas grandparte la nia!
BARBARA DAVIES
(Tiu ĉi artikolo estas tradukita de Hilary Chapman, Bangor.)
PLSAĴ INFORMOJ PRI KIMRIO
Laŭ la oficiala statistikaro de la Kimra Oficejo, n-ro 18/1971, la enloĝantaro de
Kimrio nombris en 1971 2.725.000 personojn, el kiuj 656.000 scipovis la kimran
lingvon kaj 26.200 homoj ne regis la anglan lingvon.
Dum aŭgusto 1972 la registara enketkomisiono sub Roderic Bowen prezentis sian
raporton pri dulingvaj trafiksignoj. La komisiono rekomendas la dulingvigon de ĉiuj
teksttabuloj (escepte de sameco de nomoj en la kimra kaj angla). La ŝanĝoj estu
efektivigitaj dum 10 jaroj kaj kostos pli ol 3 milionojn da pundoj.
- 4 -
” F E S T A
D E L
P I E M O N T ”
La ”Festa del Piemont” (Festo de Piemonto) naskiĝis en 1968. En julio de tiu jaro aperis
en la najbaraĵoj de Biella kaj Graglia afiŝoj iniciatitaj de la ”brande” (itale: alari, Es-
perante: fajrostangoj) de Biella, kiuj anoncis la feston, kaj sur la domoj ekaperis an-
kaŭ la antikva standardo de Piemonto: blanka kruco sur ruĝa fono, kun tri lazuraj gutoj
en la supra parto, preskaŭ 550 jarojn malnova simbolo. La ”brande” estas la piemont-
lingvaj poetoj kaj verkistoj, kiuj intencas dadrigi la agadon de Pinin Pacot (1899
1964), kiu celis diskonigi la literaturan heredaĵon kaj regionan kulturon de Pie- monto
por konfirmi ilian valoron kaj savi la piemontan lingvon de la niveligo praktikata en la
lernejoj.
Tiel. dimanĉon, la 21-an de julio 1968, ceiebriĝis en Sa Sankiejo de Graglia la unua
Festo de Piemonto. Oni elektis tiun daton por idee ligi sin al la rememorigo de la batalo
de Assietta (19-a de julio 1747), en kiu kelkaj miloj da piemontantoj, kun la helpo de
imperiestraj fortoj kaj valdanaj (*) popolmilicanoj, venkis kontraŭ la invadantaj francoj.
Sendube tio estis ne nur grava periodo en la aŭstra heredmilito, sed la rezisto kaj
venko de la piemontantoĵ signifis ankaŭ la savon de la propra sendependo. Interpre-
tante la pacemajn aspirojn de la piemontanoj. ia ”brande” ne intencis atribui al la
Festo la taskon de nura rememorigo de glora militentrepreno, sed proponis ligi la Fes-
ton al menciita batalo por reliefigi la unuecon de la piemonta popolo, tiel en tempoj
pacaj kiel en tempoj militaj.
En 1969 la Festo de Piemonto okazis en la Sanktejo San Giovanni d’ Adorno, kaj en
1970 en la Sanktejo de Oropa. En 1971 la Festo forlasis la ĉirkaŭeĵojn de Biella kaj
estis organizita en Perosa Argentina (Valo Chisone), dum en 1972 estis vico de la urb-
eto Mondovi gastigi la piemontanojn dum tuta semajno, kiu finiĝis la 16-an de julio.
Ceestis la pasintjaran Feston ĉirkaŭ 300 argentinaj piemontanoj, membroj de la
"Famija Piemonteisa” de Cordoba. En Argentino tiuj piemontanoj disponas radiosta-
cion, kiu disaŭdigas piemontlingvajn programojn dum kvar horoj ĉiusemajne. Multaj
posteuloj de piemontanoj, enmigrintaj en Argentinon dum la pasinta jarcento, eĉ ne
scipovas la italan, sed nur la piemontan, la lingvon de la gepatroj, kiun ili ĉiam aŭdis
en la nova domo kaj kiu estis la nura ligilo kun la malnova patrolando Italio. La "Famija
Piemonteisa”. kiu simbolas la preskaŭ tri milionojn da piemontanoj loĝantaj en Ar-
gentino, ekhavis la ideon krei mondan federacion de piemontaj asocioj, laŭ la modelo
de simila friula organizo.
La konsciigo flanke de la eksteriande loĝantaj piemontanoj kaj la instituciigo de la
"regionoj” en lta.No substrekas la ĝustecon de la defendo de la propra lingvo, ne kiel
simbolo de kontraŭ-unuiga kamparanismo, sed kiel agnosko de pasinteco kun granda
valoro por la historio de Italio kaj Eŭropo.
(*) VALDANO: adepto de kristana sekto fondita en la 12-a jarcento de la liona komer-
cisto Pietro Valdo kaj aliĝinta en la 16-a jc. al la protestanta reformo.
-5-
en tiu ĉi kadro estas tre grava ia reeidono de "Aesopus moralisatus”, verko publikigita
de la presejo Vivaidi, Mondovi, en la jaro 1476. Same gravaj estas la nomigo de stra-
to laŭ la fratoj Baretti kaj ia ĉi-feste esprimita neceso defendi ankaŭ la tipe piemon-
tajn pejzaĝojn kaj konstruaĵojn atakatajn de polucio kaj betonigo. Jen do la signifo
de la Festo de Piemonto: projekti la piemontan regionon en la kadro de la estonteco
de Itaiio, samtempe defendante la propran pasintecon kiun oni ja tro ofte konsideras
nur turisma folkloraĵo anstataŭ aljuĝi al ĝi grandan historian valoron.
(Tiu ĉi skizo estas redaktita de Wim Jansen helpe de du artikoloj aperintaj en ”La
Stampa” de 13. 07. kaj 18. 07. 72.)
SEMINARIOKURSOKOLOKVOSEMINARIOKURSOKOLOKVOSEMINARIOKURSOKOLO
INTERNACIA KOLOKVO DE LA
KATALUNAJ LINGVO KAJ LITERATURO
De la 9-a ĝis la 14-a de aprilo 1973 okazos en Fitzvvilliam College, Cambridae . Grand-
britio, la 3-a internacia kolokvo de la katalunaj lingvo kaj iiteraturo kun amaso da
interesegaj kontribuoj el diversaj landoj.
Adreso : Dr. Geoffrey J. Walker, Fitzvvilliam College, Cambridge CB 3 O DG, Grandbritio.
Tiun kolokvon aranĝas la Internacia Asocio de la katalunaj lingvo kaj literaturo (F. M.
Lorda i Alaiz, Drakenstein 39, Landsmeer, Nederlando).
SEMINARIO DE
JUNAJ MINORITATISTOJ
La Junulara Komisiono de la Federalisma Unio de Eŭropaj Etnaj Minoritatoj (JK/
FUEEM) invitas al la
PASKA SEMINARiO
de la 13-a ĝis la 18-a de aprilo 1973 en la kursejo de la sudŝlesvigaj junularaj aso-
cioj ”Christianslyst”, Nottfeld, D-2347 Sŭderbaruo (FRG). Petu detalajn informojn ĉe:
s-ro Olav Meinhardt, sekretario de JK/FUEEM,
Jacobysalle 13, DK - 1806 Kobenhavn V.
ENKONDUKO EN LA
ROMANCAN LINGVON
La "Fundaziun Planta”, Chesa Planta, CFI - 7503 Samedan, Svisio, organizas duse-
majnan enkondukan kurson de la 16-a ĝis 27-a de julio 1973 en Samedan. La pro-
gramo antaŭvidas antaŭtagmezajn lecionojn kaj posttagmezajn lumbildprelegojn kaj
ekskursojn. Pro detaloj kaj aliĝiloj turnu vin al la supre menciita adreso. La labor-
lingvoj estas la romanĉa kaj germana.
- 6 -
ah»°
L. PELLETIER
La vorton OKCITANIO oni ne trovas en multaj vortaroj. kvankam ĝi estis, en 1271,
kreita de la franca administracio post konkero de la teritorioj de 1’grafo deTuluzo. (La
elemento "oc” en la franca termino "langue d’ oc” devenas el la latina ”hoc” sudfrancie
uzita por diri ”jes” kontraŭe al la nordfrancia ”hoc ille” iĝinta ”oil” kaj poste ”oui”.)
Okcitanio ampleksas la iamajn provincojn Gaskonio, Gujeno, Langvedoko, Aŭvernjo,
Limoĝio, Provenco kaj Daŭfenio (parte). Oni parolas okcitanajn dialektojn ankaŭ trans
la limoj de la Franca Respubliko: la gaskonan en la Pireneoj (valo de Aran, provinco de
Lerido) kaj la provencan en la Alpoj (Kuneo, Italio).
La okcitana lingvo estis administracia kaj kultura lingvo (la ĉefaj trobadoroj uzis ĝin).
Kiam Dante ekskribis la Dian Komedion, li hezitis inter la okcitana kaj la itala lingvoj.
Post la franca invado al Okcitanio la lingvo disdialektiĝis, kaj la verkistoj ne plu ser-
ĉis la puran lingvon de !a trobadoroj, sed kaose skribis en sia loka lingvaĵo. Oni kalku-
lis pli ol 50 dialektojn kun ia plej strangaj skribformoj.
Tio daŭris ĝis la duobla renaskiĝo de la okcitana lingvo: En Provenco poetoj grupiĝin-
taj ĉirkaŭ Mistral adoptis ortografion, kiu, tamen, izolas la provencan dialekton ne nur
de la malnova klasika lingvo kaj de la aliaj okcitanaj dialektoj, sed ankaŭ de la aliaj
modernaj latinidaj lingvoj. Sed okcidente de Rodano du poetoj - Perbosc kaj Estieu
reprenante la verkojn de la trobadoroj kaj batalante kontraŭ partikularismojn, prezen-
tis ortografion kiu ebligas al ĉiu skribi en sia idiomo kaj iegi la tekstojn de la tuta Ok-
citanio kaj de ĉiuj epokoj. En 1935 la sistemo estis perfektigita de Alibert, kiu verkis
plenan gramatikon. eldonitan de la "Generalitat de Catalunya”. Poste fondiĝis en Tu-
luzo la Instituto de Okcitanaj Studoj (Institut d’ Estudis Occitans), inter kies celoj es-
tas la purigo de la dialektoj, kio eble kondukos al unueca lingvo. Dume, multaj junaj
verkistoj elektis kiel literaturan lingvon la plej centran dialekton de meza Okcitanio.
Tiu”interlingvo”.trefacile komprenata de ĉiu inteligenta okcitano, ebligas eldoni grand-
kvante la plej diversajn librojn kaj la diskojn de la modernaj trobadoroj kantantaj
akompane de gitaro. Aktuale proksimume 12 milionoj da enloĝantoj parolas la okcita-
najn dialektojn.
En la okcitanista movado troviĝas pluraj organizoj kun plej diversaj tendencoj: ”Partit
Nacionalista Occitan” kiu celas sendeoendan ŝtaton kun ĉiuj kutimaj karakterizaĵoj;
aliaj organizoj strebas al tri grandaj okcitanaj regionoj kiuj ludu sian rolon en la es-
perata morgaŭa socialista Eŭropo; ekzistas eĉ Socialista Okcitana Partio kaj Okci-
tana Liberecana Komunista Partio. Nuntempe ĉiuj batalas kontraŭ la plagoj far de la
centraligita ŝtato, ĉar kiel la registaro de Francisco Franco y Bahamonde, ankaŭ la
Franca Respubliko celas malaperigi ĉiujn etnajn kulturojn. Do, por okcitanoj, por bre-
tonoj, por vaskoj, por katalunoj, por korsikanoj, por flandroj, por alzacanoj la batalo
estas la sama.
(La ĉi-supra artikolo estas diversloke modifita de la redakcio.)
- 7 -
PLURLINCVECO
E N
LUKSEMBURGIO
Ĉar, parolante pri Luksemburgio, mi neniam certis kiom da lingvoj oni tie uzadas, la
9-an de oktobro 1969 mi skribis al la koncernata ambasado en Bonno. Ne ricevinte
respondon, la 10-an de novembro 1972 mi reskribis kaj tre baldaŭ havis afablan reagon,
interalie multobligitan tripaĝajon germanlingvan (sub franclingva leterkapo). Laŭ la vic-
konsula rekomendo mi turnis min tuj al "Institut Grand-Ducal, Section de linguistigue, de
folklore et de toponymie” (5. rue Large, Luksemburgo). Jen miaj demandoj kaj la respon-
doj de s-ro Heng Rinnen, ambaŭ tradukitaj ei la germana. (Larespondoj estas iomete
maliongigitaj.)
L Cu ĝustas ke via ŝtato havas la tri oficialajn nomojn ”Grand-Duche de Luxembourg”,
"GroBherzogtum Luxemburg” kaj "Grousherzogdem Lezebuurg” tkion mi trovis en
”Fischer-Weltalmanach 73 ”]?
RESPONDO: Ne. La oficiala nomo de ia ŝtato estas ”Grand-Duche de Luxembourg”.
Oficialaj skribaĵoj, komunikoj havas tiun ĉi titolon. Car la franca kaj la
germana estas la oficialaj lingvoj de la administracio, jen kaj jen en dulingvaj komuni-
koj super la germanlingva teksto troviĝas la nomo "Grossherzogtum Luxemburg”. Ne ek-
zistas kaj neniam ekzistis oficiala luksemburga nomo "Grousherzogdem Letzebuerg".
En la ĉiutaga parolado la luksemburgiano nomas sian hejmlandon ”D’ Letzebuerger
Land” CLa luksemburga landol.
2_ Cu ekzistas gramatiko/lernolibro de la luksemburga?
RESPONDO: Lernolibro - por studi la luksemburgan (ekzemple por eksterlandanoj) - ne
ekzistas. Ja ekzistas "gramatiko” de la luksemburga verkita en la franca
kaj germana. [Vidu malsupre.l
3; Cu aperas iaj gazetoj aŭ revuoj komplete aŭ parte en la luksemburga?
RESPONDO: Jen kaj jen aperas. en luksemburgiaj taggazetoj, sed malofte en revuoj,
tekstoj en la luksemburga. Tute en la luksemburga estas la revuo ”Eis
Sprooch” tt. e. Nia Lingvol.
4. Cu ekzistas institucioj kiuj esploras science kaj vartas la luksemburgan?
RESPONDO: La sciencan esploradon prizorgas la instituto menciita, kiu publikigas
unuopajn studojn kaj depost 1950, en ĝis nun 20 partoj, la ”Luxemburger
Worterbuch” (luksemburga vortaro). Al la vartado de la luksemburga dediĉas sin plene
la revuo ”Eis Sprooch”.
- 8 -
5. Cu ekzistas lerneja instruado en la fako ”luksemburga lingvo” kaj/aŭ instruado en
alia fako en la luksemburga?
RESPONDO: En la luksemburgiaj elementaj lernejoj kaj parto de la duagradaj lernejoj
ja ekzistas lecionoj pri la luksemburga kaj la tiulingva literaturo, tamen ne
kiel memstara fako, sed en la kadro de ”nacia historio" respektive germana lingvo.
Ekzistas ankaŭ porjunularaj verkoj en la luksemburga, kiujn oni trovas ankaŭ en lern-
ejaj bibliotekoj.
6. Cu ekzistas oficialaj tekstoj (parlamentaj raportoj, leĝoj) en la luksemburga?
RESPONDO: Ne ekzistas oficialaj tekstoj en la luksemburga. Oni presas du pariamen-
tajn raportojn: detalan en la franca, resuman en la germana senkoste dis-
tribuatan al ĉiuj familioj. En la parlamento la deputitoj kaj registaranoj parolas france
aŭ luksemburge, sed la paroladoj aperas nur en la franca respektive germana.
7. Cu ie estas konstateblaj (kultur-)politikaj tendencoj celantaj la iom-post-ioman
starigon de la luksemburga lingvo kiel unua aŭ eĉ sola lingvo de la grandduklando?
RESPONDO: Tiaj tendencoj ne ekzistas.
Estas interese noti - surbaze de Sa vickonsula letero kaj de la ŝtatoficiaia informilo -
ke la germanan la infanoj eklernas en la unua kaj la francan en la dua elementlerneja
jaro. En la gimnazioj oni faras la lecionojn pri matematiko, natursciencoj, politika in-
struado en la franca. Advokatoj pledas en la franca. La ŝtato ne havas propran univer-
sitaton. Multaj elementlernejaj instruontoj kaj estontaj kuracistoj studas en germanaj,
juristoj kaj gimnaziaj instruontoj en francaj universitatoj.
BIBLSOGRAFIAJ NOTOJ
L BRUCH, Robert: Precis populaire de la grammaire luxembourgeoise/Luxemburger
Grammatik in volkstŭmlichem Abriss (kajero 12/14 de "Bulletin lin-
guistique et ethnologique”). Luksemburgo, 1968,176 paĝoj (inklu-
zive 16 kvaronpaĝajn lingvajn mapetojn); tiu ĉi 2-a eldono estas
akirebla per ĝiro de 100,-- luksemburgiaj frankoj al !a poŝtĝir-
konto 8776 (por la supre menciita instituto).
2, ”EIS SPROOCH" eidonata de ACTIOUN LETZEBUERGESCH”, redaktata de Heng
Rinnen(Besch-Strooss 32, Letzebuerg-Zeisseng, Luksemburgio);
n-ro 1 de 1972 ampleksas 40 paĝojn preskaŭ A-4-formatajn kun
precipe prilingva enhava prezentode larevuo, prezentode la aso-
cio "Actioun Letzebuergesch”, detalega raporto pri parlamenta ba-
talo de 1896 rilate la uzadon de la luksemburga lingvo, poemoj,
raportoj pri kunsidoj, asocia statuto, resumo pri la luksemburga
ortografio.
-9 -
Kvankam ja venis kelkaj - malmultaj - aplaudoj pri la unuaj du numeroj de ETNISMO,
tamen la eĥo estas ankoraŭ (?) mizera, — se oni atendas amasan reagon. Kvankam
tiu ĉi bulteneto tute ne grandakvante eliras kaj kvankam ĝi celas nur malgrandanspeci-
fan grupon da personoj, iom da diskutado utilus. Jen ni publicas - ekstrakte kaj resume
- la leteron de s-ro Owe B. Fahlke, Suttnerstr. 11, D - 1 Berlin 42, FRG, kune kun nia
respondeto.
IS-ro Fahlkelavertas kontraŭ la blinda entuziasmiĝo pri la malgrandaj etnoj: Ne ekzis-
tas LA malbonaj francoj, hispanoj ktp. kaj LA bonaj vaskoj, katalunoj ktp. Car tro ofte
la nunaj minoritatoj pruvis/-as ke ili mem subpremas aliajn etnojn kiuj estas - ni diru -
duaŝtupaj minoritatoj. La leterskribinto kondamnas la terorismon de la minoritatoj
Prave. Necesas atenti ke hodiaŭaj subprematoj ne transformiĝu en morgaŭajn
subpremantojn. La terorajoj de laminoritataj batalantoj estas akcepteblaj nur
kondiĉe ke la aliaj - poiitikaj - rimedoj estis vane aplikitaj kiel ekzemple en His-
panio kaj Francio!
IS-ro Fahlkelopinias ke la historio montras plurajn ekzemplojn de formortado de ”mal-
grandaj” lingvoj pro anemio kaj tute ne pro diskriminacio, ekz. la prusa, la romanĉa, la
liva, la kornvala kaj aliaj. Li admonas ke ”ni fine komprenu la leĝon de la naturo, ke daŭ-
re entoj absorbiĝas, transformiĝas en superecajn unuojn.”
NE TEMAS Cl TIE PRI KOMPRENO! Ekzakte, ni ne povas kaj ne volas klini nin
antaŭ tiu kontraŭhoma ideo (tiel ofte reaiigita en ia historio) ke la plejfortuio
subigas la malplifortuiojn; ne eblas akcepti la asimiladon de perfortitoj. Okupi
ies vivreaionon, maipermesi paroli kai skribi la originan lingvon de tiureaiono,
y puneoadi kontraŭaaantoin kai ooste konstati anemion. ien la krimo ne nur kul-
tura, sed politika. oenerale homa.
v ^/ySSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSSStf t- . my-
fS-ro Fahlkelvidas la bezonon de ĉu unu ĉu pluraj superlingvoj kaj demandas pro kio
y "'”ssssssssssss/sss/sss//ss/ss/sS's / -
konservi restlingvojn.
Konsentite ke la mondo bezonas, por !a ĉirkaŭtergloba interriiatado pli simplan
sistemon ol Sa aktualajn kompaniojn aŭ batalionojn da tradukistoj.Tamen, se te-
mas nur pri la plisimpligo de interkompreniĝo, estas muitege pli komforte pro-
pagandi la anglan aŭ la rusan lingvon ol penege konstrui universalan lingvon.
Sed ja temas pri io plia: konservi la multkolorecon de la homa esprimado en la
formo de tiuj 2.000 aŭ 3.000 lingvoj kaj la iliavoĉaj kulturoj.
iS-ro Fahlkel demandas kie estas la minoritatista junularo; li vidadas nur grizbarbulojn
“S'ss/ssssssssssssssssss.sssss.ssSS'S'
kaj eĉ tiujn ne en la grandaj urboj.
Misinformiteco. En la diversaj minoritatismaj movadoj ja aktivas multaj gejunu-
- 10 -
loj, ekz. en la vaska E.T. A. kaj en la friula movado. Inter la parolantoj de la Inter-
nacia Lingvo precipe gejunuloj - aŭ ne-jam-grizbarbuloj-okupas sin intensege
pri la problemoj de etnaj minoritatoj, kaj lamaljunuloj abstinadas, ĉar - ĉiuj ko-
nas tiun diskon! - tiu afero odoras je politiko maloportuna por "tutmonda inter-
kompreniĝo”! (Cetere, la aserto de s-ro Fahlke pri la laciĝo de la katalunisma
movado dum la unua triono de tiu ĉi jarcento estas 100-procente malĝusta: Ne-
niam Katalunio konis tian ampleksiĝon de la lingvouzado, en ĉiuj medioj, de la
kataluna kiel dum ekzakte la unuaj 40 jaroj de la 20-a jarcento!!!)
S-ro Fahlkel miras pri la silentado de ETNISMO koncerne la situacion de la etnaj
• *Sf*syssysyyssySjV/SS/SSSitSS&SSA&r*' 1 J
minoritatoj en Sovetunio. kie - laŭ la leterverkinto - regas la rusa kulturimperiismo.
Ni havas la saman bedaŭron kiel nia kritikanto: Mankegas al ni konkretaj kaj
dokumentitaj informoj pri la situacio en Sovetunio kaj en kelkaj aliaj socialis-
maj ŝtatoj. Tamen, ni estas survoje al dokumentado pri Estonio, GDR, Ruma-
nio kaj Jugoslavio.
KAJ KiON OPINIAS I V !|?
V. .V
......
i f>Mi iiifr ii fj> ii »im»
KUNVIVA
DD OO
DD OO
INTER LA ETNAJ MINORITATOJ KAJ LA STATOJ —
jen la temo de unu el la diskutgrupoj kunsidontaj dum la Paska
Kultura Semajno de Junulara Esperantista Franca Organizo.
DATOJ: 11 - 17 / 04 / 1973
LOKO: Kastelo Gresillon, Francio < ■ ■
INFORMAS: JEFO, 34, rue de Chabrol, F - 75 PARIS 10
"Stichting voor intemationale kommunikatie”, Amsterdamo, eidonis:
SEMINARIO ”LINGVO KAJ POLITIKO”
A-4-formata, pli ol 100 paĝoj, ng 3,50 (+ 1,75 afranko),
kun prelegoj, referaĵoj, diskutoj kaj bibliografiaj indikoj de la Pariza seminario aranĝita
de TEJO/KER de la 10-a ĝis 16-a de julio 1972. La dokumentaro estas mendebla en
Esperanto. la angla, franca kaj nederlanda ĉe: "Stichting Kastelenstraat 231,
Amsterdam Z, Nederlando.
INTERPELACIO DE SENATORO WIM JORISSEN PRI LA
SITUACSO DE LA GERMANLINGVAJ BELGOJ
La 30-an de majo 1972 senatoro Wim Jorissen, membro de laflandrisma partio "Voil
unie”(t. e. "Popoiunio”), direktis al la ĉefministro de Belgiointerpelacion, en kiu li ripr
ĉas al la registaro aron da kontraŭleĝaĵoj. Jen resume la enhavo:
En Belgio vivas pli ol 100.000 personoj germanlingvaj. Temas, unue, pri tiuj kiuj de 18
apartenas al la reĝlando Belgio (komunumoj kiel Montzen, Gemmenich, Moresnet
la nordorienta parto de la provinco de Lieĝo, kaj la limregiono apud ia grandduklan
Luksemburgio). Temas, due, pri tiuj pli ol 60 mil germanlingvuloj el la kantonoj Euc<
Sankt Vith kaj Malmedy aligitaj aS Belgio nur en 1918. La interpelacio traktas nur t
duan grupon.
|La unua probiemo|estas tiu de la ŝtatoficistoj, kiuj laŭ la leĝoj jam delonge valic
devas disponi pri atestitaj germanlingvaj konoj.Tamen, en la kantonoj Eupen kaj Sa'
Vith estas dungitaj 592 oficistoj surbaze de franclingva ekzameno, nur 316 surba
de germana, 4 surbaze de nederlanda kaj 43 sen lingvo-ekzameno (ĉi-lastan grup
Jorissen suspektas franclingva). La nesufiĉeco de germanlingvaj ŝtatoficistoj kaŭz
duoblan malhelpon: Unue, postenoj okupeblaj de germanlingvuloj estas jam okupitaj
alilingvuloj; due, la prestiĝo de la germana lingvo malgrandiĝas, se la ĝenerale prest c
ŝtatoficistoj plej ofte parolas alian lingvon en precipe germanlingva regiono.
fLa dua
estas tiu de la edukado. Ne ekzistas germanlingva instruado sur u
versitata nivelo. Kvankam ne valorus fondi germanlingvan altlernejon, tamen oni dev
agnoski ia diplomojn de belgoj akiritaj en germanlingva eksterlando por dungiĝ
Belgio. - En la mezgrada instruado 4 instruistoj estas nederlandlingvaj, 99 estas frar
lingvaj kaj 178 germanlingvaj. Tio, laŭ Jorissen, estas komplete kontraŭleĝa,
[La tria problemo|estas la ne-jam-efektivigo de germana kultura konsilantaro. La tĉ
pektivaj konsilantaroj valona kaj flandra estas formitaj el la parlamentanoj, sea
en la du ĉambroj de la parlamento ne troviĝas germanlingvuloj! Do, necesas trovi a
solvon.
pLa kvara problemof estas tiu de la politika reprezentado sur la niveloj de ŝtato kaj pr
vinco: La germaniingvuloj estas minoritato en la franclingva provinco, kaj la valo'
partioj ne lasas alpintiĝi, en la kandidatolistoj, nur-germanlingvulojn. Se la enloĝan
de Eupen, Sankt Vith ktp. volus sendi siajn proprajn deputitojn en la parlamentojn
ol 50 % devus voĉdoni por unu sola homo - sur aparta listo! - ironta en la bruselan c
putitejon, kaj bezonatus la voĉoj de ClUJ enloĝantoj por elekti unu senatoron! Joriss
opinias ke fondo de aparta germanlingva provinco (kiu aŭtomate disponus pri senal
roj) estus la adekvata solvo.
j|La kvina probTemo|estas historikaŭzita: La kantonoj estis jen belgiaj, jen germani
kaj ankaŭ post la dua mondmilito la venkintoj malfavoradis la venkitojn, interkiuj es
- 12 -
multaj enloĝantoj de la t. n. orientaj kantonoj antaŭe glutitaj de la naziaj neniamsatu-
loj. Jorissen postulas la finon de tlu postmilita punperiodo.
[^^sa^ToFiemoiestas tiu de germanlingvaj procesoj en certaj tribunaloj. Diversaj
leĝoj kaj ediktoj bezonas adapton al la nova ordo de lingvoj en Belgio. Ankaŭ mankas
germanlingvaj leĝotekstoj.
(Ni esperas ke eblos publikigi pliajn materialojn pri ia situacio de Sa germanlingvaj
belgoj en la sekvanta numero de ETNISMO.)
PREPARANTE EKSPOZICION
oni ja spertas
diversajn strangajojn. La ambasadoj de Francio, Grandbritio, Hispanio kaj Italio en
Bonno tre simile neglektas la informadon pri etnaj minoritatoj en !a respektivaj ŝta-
toj. Petite sendi plej diversajn materiaiojn (mapojn, dokumentojn, statistikojn, dekia-
rojn de la registaro kaj de partioj kaj tekstojn en la minoritataj lingvoj) por ekspozicio
en la porknaba gimnazio de Eschvveiler (proksime de Akeno), la kultura konsilisto de
la franca ambasado afable respondis sendante fotokopiojn de ”Le Monde”-artikoloj
el pasintaj jaroj kaj komunikante adreson en Parizo kie - laŭdire - haveblas pliaj ma-
terialoj. Kiam la informpetinto insistis pri uzebiaj materialoj kaj skribis interalie ke "li
ne aŭdacas imagi ke la franca registaro tiel malmulte okupiĝas pri ia prezento de gra-
va kampo de la kulturo de la franca ŝtato”, la reago de la ambasado estis surprizega:
Oni turnis sin al la direktoro de la gimnazio, en kiu deĵoras la insistanto, kaj proponis
ke la lernejestro - surbaze de aldonitaj fotokopioj de la korespondaĵoj!!! - formu al si
opinion. La direktoro miris pri tiuj paŝoj de la ambasado kaj respondis ke la informpet-
into ne celis ofendi la ambasadon. — La itala ambasado sendis fotokopion de unu
sola artikolo pri ia slovenoj en Italio kaj ... adreson en Romo. — La brita ambasado
transdonis la peton al !a biblioteko de "British Council” en Kolonjo, de kie venis li-
brolistojv pri .ne-eŭropanoj vivantaj en Grandbritio. Kvankam tiuj grupoj ja es-
tas etnaj minoritatoj en Grandbritio, estas tre mirige ke la kompetentuloj tutsimple
malatentis la eksplicitan peton pri materialoj koncerne Kimrion, Skotlandon, la Mank-
san Insulon kaj la Normandajn Insulojn. lom klara insisto rezultigis pruntesendon de
kelkaj libroj pri la situacio de Kimrio kaj (ĉu amuzocele?) pri la irlandgaela kaj pri la
aĝo-, profesi- ktp. konsisto de la enloĝantaro de Guernsey (sen kiu ajn indiko pri la
etna konsisto aŭ pri la lingvo). — La hispana ambasado pruntesendis simile stultan
statistikon pri Hispanio kaj instruis la petitnlton ke en Hispanio ne temas pri etnaj mi-
noritatoj kiel ekzemple en Cehoslovakio kaj Turkio, sed ke la unueco de Hispanio es-
tas atingita sub la Katolikaj Reĝoj (15-a jarcento) kaj ke la diversaj provincoj anko-
raŭ nun konservas siajn tipan karakteron (fakte, eĉ faŝismo ne sukcesis ŝanĝi la mon-
tarojn), justicon (rekta MENSOGO !) kaj lingvon (duona mensogo: ĉar pluraj provincoj
perdis sian originan lingvon pro la blinda centrismo de Madrido kaj aliaj regionoj lukt-
egadas kontraŭ la moderna monotonigo). Insisto venigis almenaŭ lernolibron pri hispa-
na historio kaj geografio kun etaj mencioj pri la lingvoj, krome varbilojn pri Hispanio.
- 13-
Ni, tre bedaŭrinde, trovis nian ĝisnunan sperton konfirmita rilate la ambasadon de la
Socialistaj Sovetaj Respublikoj: NENIU REAGO. Tamen, eĉ la nederlanda ambasado
ne respondis. Same ne helpemas la komerca agentejo de Hungario.
Tre bone subtenis la kolektadon la ambasadoj de Irlando, Suomio, Svedio, Norvegio,
Svislando, Rumanio, Jugoslavio kaj Danlando, la FRG-ambasado en Malto, la FRG-
konsulejo en Marsejo (kompetenta pri Andoro) kaj esperantistoj en Kimrio, Irlando
kaj Estonio
Certe, ambasado havas multegajn aferojn por solvi. Sed se informpetoj 1
pri la koncernata iando kaj por serioza celo restas netraktitaj aŭ estas 1
evidente neglektege traktataj, kiel en la menciitaj kazoj, kaj se temas I
pri aferoj ne tre bone aranĝitaj en tiutjl ŝtatoj, oni ne povas ne pensi ke I
la koncernataj registaroj, ankaŭ en sia informado, rekte subpremas tiujn 1
etnajn minoritatojn. I
Do, ĉu ne evidentas ke tia ekspozicio estas urĝe bezonata por konsciigi ia homojn, eĉ
nur malgrandan grupon, pri la vera sinteno de la ”grandaj” popoloj?
Se vi disponas pri konvenaj materialoj (ekz. afiŝoj, minoritataj revuoj, gazetoj, diskoj,
partiprogramoj, mapoj ktp.) aŭ se vi povas aĉeti tiajn, bonvolu tuj kontakti la eldonan-
ton de ETNISMO informante lin pri prezoj ktp.
D a n k o n.
ETNISMO .......
dankas a! pluraj subtenantoj, kiuj kaj finance kaj enhave
helpas nutri tiun ĉi eksperimentan eldonaĵon. ETNISMO ne estas revuo aŭ gazeto, evi-
dente. Gi estas bulteneto, kiu peradu dokumentojn, opiniojn, informojn inter interesitoj
pri etnaj minoritatoj. Eventuale ETNISMO ricevos iom post iom pli seriozan aspekton,
sed momente ĝi jam giutas tro da mono: Tiu ĉi numero (120 ekzempleroj) kostas,
inkluzive paperon, stencilojn, kovertojn kaj afrankon, GM 60,— . Do, ĉia subteno estas
tre bonvena.
Jen la ĝisnunaj subtenantoj:
Wim Jansen - Tazio Carlevaro - Louis Pelletier - Serge Granier - Jonathan Pool
- Dirk Willkommen - Robert Carnaghan - Hans Bakker - Pierre Lamaud - Ranieri
Clerici - s-ro Lentaigne - Hilary Chapman - Brian R. Bishop - Eoin O. Carra -
estona esperantisto.
SINCERAN DANKON.
+-6- + +++ +++++ + + +++++-B-+
PROJEKT O RESPEKTO
Nederlandlingva raporto kun ampleksa materialo pri interesa eksperimento (kreado
de informiloj ktp. kaj studkoferenco) organizita de "Stichting voor internationale
kommunikatie”, Kastelenstraat 231, Amsterdam Z., Nederlando, ng 2,50 + afranko.
- 14-
A. I. D. M. L. K.
Jen ni publikigas kelkajn informojn pri
la ASOCIO INTERNACIA POR LA DEFENDO DE LA MINACATAJ LINGVOJ KAJ
KULTUROJ (A.I.D.M.L.K.):
1) Estraro:
Prezidanto: Salvador Espriu Castello (kontaktebla pere de la ĝenerala
sekretario)
Vicprezidantoj: Peter Gabriel, HundeshagenstraBe 22, D-53 Bonn
Eugene Goyeneche, "Uhaldea”. F-64 Ustaritz
Boris Pahor,SalitaContovello23. Barkoulje, 1-34138Trieste
Generala sekretario: Jordi Costa i Roca, 22. rue Greuze, F-66 Perpignan
Vicsekretarioj: Jean Bernert, Lycee Deodat de Severac, F-66400 Ceret
Dr. Constantin Michael-Titus, 44, Howard Rd., Upminster,
RM14 2UF, Grandbritio
Trezoristo: Jacques Deprez, 5, rue Pierre Corneille, F-68 Saint-Louis
Teritoriaj sekretarioj:
Aŭstrio: Dr. Pavel Apovnik, Krenzberglsiedlung 51, A-9100 Volkermarkt
Francio: Armand Keravel, 6, rue Neptune, F-29 N Brest
Grandbritio: Dr. C. Michael-Titus (adreso supre)
Italio: Tavo Burat, via Firense 32,1-13051 Biela-Ciavassa
Norvegio: Lars Ullgren, N-2232 Tobol
Svedio: Thomas Lunden, Ragangen 124, S-17500 Jakobsberg
Jura konsilanto: Dr. Theodor Veiter, SchioBgraben 16, A-6800 Feldkirch
2) Membraro:
A.I.D.M L.K. havas du membrokategoriojn: aliĝintajn asociojn kaj individuojn.
Nuntempe membras 26 asocioj kaj krome individuoj el 11 etnoj vivantaj en
10 eŭropaj ŝtatoj.
Se vi deziras havi detalajn informojn pri diversaj etnaj minoritatoj, turnu vin aŭ al iuel
la supre menciitaj estraranoj aŭ al la redakcio de ETNISMO, kiu klopodos peri kontak
tojn.
ETNISMO - informilo pri etnaj problemoj. Eldonanto kaj responsa redaktoro.
Uwe Joachim Moritz, Blumenstr. 7. D - 511 Alsdorf, tel.: 02404 - 4393.
ETNISMO estas dissendata senkoste, tamen donacoj estas bonvenaj: poŝtĝirkonto
23 26 12 - 306 Hannover (por la eldonanto persone).
Ekzistas ankoraŭ kelkaj ekzempleroj de numeroj 1 kaj 2. ETNISMO aperas laŭbezone.